La Tibeta medicino (Tibeta: bod sman) estas sistemo de resanigo disvolvita en Tibeto kaj kiu plejparte disvastiĝis en la landoj kaj regionoj de la tibeta altebenaĵo. Pri ĝia deveno estas diversaj legendoj.
Oni konsideras ke jenaj tekstoj de la Tibeta medicino estas la bazaj tekstoj de tiu medicino : la "Gyüshi" (tibete: rgyud bzhi; "Kvar tantraoj", "Kvar radikoj")[1] de Yuthok Yönten Gönpo (la pli aĝa) (tibete: g. yu thog (rnying ma) yon tan mgon po; 708-833) kaj la "Yuthok Nyingthig" (tibete.: g. yu thog snying thig; la "koro-esenco de Yuthok") de Yuthok Yönten Gönpo (la pli juna) (tibete: g. yu thog (gsar ma) yon tan mgon po; 1126-1202). En la 17-a jarcento tekstoj de la "Gyüshi" estis uzataj sub la titolo "La blua Safiro" por trejnado kaj komemntitaj de Desi Sanggyay Gyatsho.[2]
La tibeta medicino estas bazita sur la tradicia kuraca sistemo de Barato, nome Ajurvedo. Kune kun la Budhismo venis la ajurveda kuracado al Tibeto.